Arbo por Abdul
Saverio Tommasi decidis memorigi Abdul Guibre, itala knabo kun nigra haŭto mortigita per stangfrapoj en Milano je la kriado "Malpura negrulo", plantante arbon en rotondo en urba florenca trafiko.
Abdul estis mortigita far du italoj, patro kaj filo, akuzantaj lin ŝteli pakon da biskvitoj.
La simbola agado, organizata far Saverio Tommasi, okazis kun la apogo kaj la aktiva partoprenado de la Asocio por Unigita kaj Plurala Maldekstro de Florenco.
- Rigardu la videon "Arbo por Abdul Guibre" (itala versio)
- Rigardu la fotan galerion el la video (itala versio)