Pneŭmata boato sur la maro. En piazzale Michelangelo
Ekde la 22an ĝis la 29an de julio Saverio Tommasi vivis sur pneŭmata boato, fastante per sola akvo, en “piazzale Michelangelo”, arta kaj socia koro de Florenco, sin engaĝita en la simbola prezentado de vojaĝo el Libio al Lampedusa. Dum ĉi tiu aventuro Tommasi vojaĝis kun multaj gesamideanoj kaj geamikoj. Precipe pli ol 30 asocioj de la teritorio animis la posttagmezojn kaj la vesperojn per pli ol dek debatoj, videaj projekciaĵoj, renkontiĝoj.
La protesta evento/propono estis organizita kaj mastrumada, kun Saverio Tommasi, far: Mercedes Frias, Ornella De Zordo, Lisa Clark, don Alessandro Santoro, don Andrea Bigalli, Marco Bazzichi, Marco Romoli, Antonio Berti kaj Tommaso Fattori.
Rigardu la fotan galerion: Saverio Tommasi unu semajno faste sur pneŭmata boato por prezenti vojaĝon el Libio al Lampedusa, manifestante por la rajtoj kaj kontraŭ ĉiuj kaĝoj.
Rigardu la videojn:
- Senmova vojaĝo: fina kurtfilmo realigita far la reĝisoro Domenico Scarpino (itala versio)
- Mano kontraŭ la suno: kurtfilmo realigita far la ĵurnalisto Marco Bazzichi (itala versio)
- Pneŭmata boato sur la maro. En "piazzale Michelangelo": la iniciatoroj eksplikas la eventon post tri tagoj ekde ĝia komenco (itala versio)